Parvomaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parvomaj · Първомай
municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Bulgario
Provinco provinco Plovdiv
Poŝtkodo 4270
Demografio
Loĝantaro 12 980  (2024) [+]
Loĝdenso 172 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 25° 13′ O (mapo)42.09559925.218861Koordinatoj: 42° 6′ N, 25° 13′ O (mapo) [+]
Alto 134 m [+]
Areo 75,4 km² (7 540 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Parvomaj · Първомай (Bulgario)
Parvomaj · Първомай (Bulgario)
DEC
Parvomaj · Първомай
Parvomaj · Първомай
Situo de Parvomaj · Първомай

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Parvomay (city) [+]
vdr

La urbeto kaj municipo Parvomaj - bulgare Първомай, laŭvorte "1-a de majo" - situas en la sudokcidento de Bulgario, en la provinco Plovdiv. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 12 980 loĝantoj sur areo de 75,4 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 172 loĝantoj/km². Ĝi havas sian nunan, komunistan nomon nur ekde 1947. Antaŭe ĝi ekde 1894 havis la nomon Borisovgrad (bulgare Борисовград), kiun ĝi ricevis memore al la naskiĝo de la pli posta bulgara caro Boriso la 3-a. Antaŭ 1894 ĝi havis la nomon Хаджи Елес (Haĝi Eles, turke Hacı İlyas) kaj ekestis en la epoko kiam Bulgario estis parto de la otomana imperio.

En 1904 la pli posta bulgara verkisto Georgi Karaslavov naskiĝis en Borisovgrad - pluraj el liaj verkaĵoj aperis ankaŭ en Esperanto. Nun unu el la lokaj lernejoj, bildigata en la informkesto, portas lian nomon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la loka kirko Sankta Georgo