Pasarón de la Vera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Pasarón de la Vera
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro José María Campo Sánchez (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 666  (2008)
Geografio
Areo 38
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Pasarón de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas pasaroniegos. La censita populacio en 2008 estis de 666 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Pasarón de la Vera estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera kiel ties nomo sugestas, je altitudo de 602 m; je 128 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 188 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38 km².

Ĝi troviĝas en la deklivoj de la Sierra de Tormantos, en la plej okcidenta parto de la Sierra de Gredos. Integras, kun aliaj vilaĝoj de similaj karakteroj, la komarkon nome La Vera, formata per municipoj kiuj situas inter la suda daklivo de la Sierra de Gredos kaj la fluejo de la rivero Tiétar.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En la jena tabelo aperas la demografia evoluo de Pasarón de la Vera el 1996 al 2006 laŭ la informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística.

Demografia evoluo de Pasarón de la Vera
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
730 714 719 701 700 711 708 698 689 691 702

Historio[redakti | redakti fonton]

Eble la nomo estas antaŭromia el la eŭska (aŭ simila lingvo) en la parto de arAn kiel "valo"; "pas" estus la latina radiko (samsignifa en Esperanto), do valo por pasi el la Valo de Jerte al La Vera kaj inverse. En la 14a jarcento jam apartenis kaj al la urbo Plasencia kaj al faŭdaj senjoroj. En la 16a jarcento estis rilatoj de tiuj senjoroj kun Italio, de kie devenas la renesancaj elementoj de ties palaco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado (kaproj). Forstado. Turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Salvador (Savinto), datiĝas el la 16a jarcento
  • Ermitejo de La Blanca, de la 16a jarcento
  • Palaco de Manrique de Lara, de la 16a jarcento, kun renesancaj elementoj
  • Domo de Luis Prieto, de la 18a jarcento
  • Ermitejo de la Kristo de la Misericordia
  • Ermitejo de Sankta Blas
  • Ermitejo de la Senmakula

Tamen la plej grava riĉo estas la propra domaro kun trankvilaj stratetoj de arkitekturo tipe de la komarko.

Elstaras ankaŭ la arbaroj de kverkoj kaj kaŝtanarboj, olivarbaroj, kaj kampoj de figarboj kaj ĉerizarboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]