Pasiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pasiono signifas la lastajn horojn antaŭ la Krucumado kaj morton de Jesuo Kristo. La recito de la Pasiono estas en la Biblio, en la Evangelio laŭ Mateo, ĉapitroj 26 al 27, laŭ Marko ĉ. 14-15, laŭ Luko ĉ. 22-23, kaj Johano ĉ. 13-19.

Kristanoj meditas la Pasionon ĉefe en la Vojo de la Kruco, la malĝojaj misteroj de la rozario, kaj dum Paska Semajno antaŭ Pasko. Tre observemaj kristanoj fastas ĉiuvendrede, en memoro de la Pasiono.

La etimologiaj originoj de la vorto en la greka estas la verbo paschō, suferi, el versoj kiel ekzemple Mateo 17:12 (kaj paralelaj versoj en Marko kaj Luko) kaj Agoj 1:3. La latina vorto passio estas uzita rilate al la sufero de Kristo en la Vulgato. La esprimo unue prezentiĝas en kristanaj tekstoj de la 2-a jarcento ĝuste por priskribi la penadojn kaj suferon de Jesuo en tiu nuna kunteksto. La vorto pasiono poste havis pli ĝeneralan sencon.

La esprimo la Angoro de Jesuo estas pli specife uzita por la Angoro en la Ĝardeno, la ago de Jesuo preĝanta antaŭ lia aresto en Getsemano.

Tiuj partoj de la kvar evangelioj kiuj priskribas tiujn okazaĵojn estas konataj kiel la "Rakontoj de la Pasiono". La ne-kanona Evangelio laŭ Petro ankaŭ estas Pasiono-rakonto.

Vidu ankaŭ