Patiala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patiala
angle: Patiala, panĝabe: ਪਟਿਆਲਾ
urbo
Kromnomo: Urbo de Ĝardenoj
Urbo Barato
Ŝtato Panĝabo
Poŝtkodo
Vikimedia Komunejo: Patiala

Patiala (angle: Patiala, panĝabe: ਪਟਿਆਲਾ) estas urbo, kiu troviĝas en sud-orienta Panĝabo, Barato. La urbo estas la ĉefurbo de Distrikto Patiala. La urbo ĉirkaŭiĝas kastelo, kiu nomiĝas Qila Mubarak (Fortuna Kastelo). La kastelon fondis militano Ala Singh.[1]

Patiala estas urbo, kie Kongresa Partio estas populara. En populara kulturo, la urbo estas fama por sia pagario (tradicia ĉapelo), parando (ornamento por haroj), salvaroj (tipo de panĝabaj pantalonoj), ĝutio (panĝaba ŝuo) kaj Patiala peg (mezuro de alkoholo).[1]

La unua barata kosmonaŭto Rakesh Sharma naskiĝis en Patiala.[2][3]

Informfontoj

  1. 1,0 1,1 History of Patiala (angle). Oficiala Retejo de Distrikto Patiala. Alirita 2011-08-19.
  2. Usonaj kaj Rusaj Kosmovojaĝoj kun Homoj, 1961-Sep. 30, 1995 (angle). NASA. Alirita 2011-08-19.
  3. Vivrakontoj de Kosmonaŭtoj Internaciaj (angle). SpaceFacts. Alirita 2011-08-19.