Patmos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de la haveno de Skala en Patmos

Patmos (el la greka lingvo, Πάτμος) estas malgranda insulo de Grekio en la Dodekanesa Arkipelago, en la Egea Maro. Ĝi havas ĉ. 2.500 loĝantojn kaj areon de 34,6 km². La ĉefaj loĝlokoj de Patmos estas Skala, kiu ankaŭ estas ĝia sola haveno, kaj Hora, en la plej alta pinto de la insulo, la monto Profitis Ilias (Profeto Elija), je 269 metroj sur la marnivelo, kie troviĝas la monaĥejo Sankta Johano.

Patmos estas tutmonde konata pro mencio en la Apokalipso de Johano, en kies enkonduko oni diras ke la aŭtoro estis ekzilita al Patmos, kie li havis viziojn de Jesuo Kristo, kiuj estis la originoj de tiu biblia libro; la fruaj tradicioj de la kristanismo identigis tiun Johanon kun Sankta Johano la Evangeliisto.

Pro tiu kialo, Patmos estas grava kristana pilgrimejo; ĉi tie ekzistas pluraj monaĥejoj dediĉataj al Johano kaj la vizitantoj povas viziti la groton, kie laŭ la tradicio, li ricevis la viziojn. La preĝejoj kaj religiaj komunumoj de Patmos apartenas al la Ortodoksa Eklezio.