Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BIBLIAJ VERSEGOJ DUBE AŬTENTAJ
“Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras” (Luko 23,34a)
ĉeesta: en la plejparto de manuskriptoj kaj praaj komentistoj
malĉeesta: en Kodeksoj Sinaja kaj Vatikana kaj en siriakaj kaj koptaj bibliaj versioj
kutime akceptata de preskaŭ ĉiuj kristanaj eklezioj

Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. [1], estas frazo dirita, laŭ Luko, de Jesuo sur la Kruco.

Du gravaj problemoj ĉirkaŭas tiun jesuan diron.

La unua koncernas ĝian signifon, kaj la dua, eĉ pli grava, koncernas ĝian aŭtentecon, ĉar ĝi mankas en kelke da tradiciaj manuskriptoj. Laŭ la plej insista koncepto, fidindita ĉe multaj komentistoj (Ankaŭ ĉe Nestle-Aland [1], editoroj de unu el la kritikaj eldonoj de la greka Nova Testamento), tiu pasaĵo estus estonta aldonaĵo. Kontraŭe, diversaj suspektas ke ĝi estis forigita ĉe manuskripta tradicio en kiu origine ĝi ĉeestis.

Kie apogiĝas tiu dua opinio? Sur tiama malĝusta interpreto pri la signifo de tiu pardono. Pardoni pensigas kulpulon kiu scie kaj vole plenumis krimon kaj kiu sincere pentas kaj pardonpetas. Ĉi-tie, male, Jesuo eksplicite asertas ke liaj krucumantoj neniel scias kion ili estas plenumantaj, do ili ne estas responsaj (pri tio jam rimarkigis prakristanaj verkistoj, inter kiuj Pseŭdo-Justino) kaj do nepardoneblaj. Mem la verbo aphes (ἄφες, tiu αφίεμεν de la Patro Nia: preterlasu, indulgu - Mt 6,12) ŝajnas signifi “imputu eĉ ne kiel kulpo” ĉar ili opinias bono la malbonon kion ili faras. Jesuo petas de la Patro ke sia mortigo estu kalkulita senkulpa, ĉar ili ne scias kion ili faras. La tuta frazo ŝajnas forpreni moralan responso al liaj mortigantoj. Ĉu tio akordiĝis kun akrega emo kulpigi la hebreojn pri la mortigo de Kristo? Eksceso de kulpigo kontraŭ hebreoj povus peli ke kopiistoj preterlasu la frazon por ke ilia “evidento” pri la kulpo de la hebreoj ne estu febligita se ne senbazigita. Ankaŭ konsenti kun la malpli kompromisa interpreto, laŭ kiu la “ekskuzantaj” frazoj estus nur singarda stilo por ne malkomplezi la hebreajn aŭkultantaron kaj la legantaron, disĝenus la firman konvinkon pri la kulpo.

Kromaj argumentoj helpas pri la origina aŭtora starigo de la frazo: se ĝi malĉeestas en la papiruso P75 kaj en la kodeksoj Vatikana kaj Sinaja krom en siriakaj kaj koptaj bibliaj versioj, ĝi aperas en multaj aŭtoroj de la dua kaj tria jarcentoj kiel Markiono, Taciano, Hegesipo, Origeno, Ireneo, Klemento de Aleksandrio, Hipolito Martiro, Eŭsebio de Cezareo kaj plue en ĉiuj manuskriptoj de la Vetus latina (Malnovlatina versio) kaj de la Vulgato. Ĝia malĉeesto en unu manuskripto estas kompensata per la ĉeesto en aliaj dekoj, kaj fine multaj preĝoj formulitaj de Patroj de la Eklezio reeĥas tiujn jesuajn vortojn.

Ke, plue, la frazo rajtas aŭtente troviĝi en tiu loko estas sugestata de similaj konceptoj elstarigitaj de la sama aŭtoro Luko en alia lia verko, la Agoj de la apostoloj. Oni vidu: Agoj 3,17, kie Petro parolas al la hebreoj de Jerusalemo (eble en 30 p.K.): Petro kiel Jesuo asertas ke la instigantoj de la morto de Jesuo ne sciis kion ili faras (la sama deklaro pri nescio troviĝas en aliaj paroladoj de Petro kaj Paŭlo kiel en Agoj 13,27: en ĉiuj tiuj pasaĵoj reeĥiĝas tio kion Jesuo diris laŭ Luko en 23,34. Petro eksplicite diras: “Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj”.[2] Kaj Petro proklamas tion tuj post la deklaro: “kiun (Jesuon) vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin”.

Temas, do, pri la sama senkulpigo ofertita de Jesuo sur la kruco.

Fina rezulto[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ se, ekstreme dirate, la evangelia frazo ne elbuŝiĝis rekte el la lipoj de Jesuo, certe ĝi almenaŭ respondas al liaj sentoj, al la sentoj de tiu kiu anoncis ke al la malamiko oni devas pardoni “sepdek oble sep fojojn” (Mt 18,22).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greka teksto: ὁ δὲ Ἰησοῦς ἔλεγεν, Πάτερ, ἄφες αὐτοῖς, οὐ γὰρ οἴδασιν τί ποιοῦσιν.”
  2. Greka teksto: καὶ νῦν, ἀδελφοί, οἶδα ὅτι κατὰ ἄγνοιαν ἐπράξατε, ὥσπερ καὶ οἱ ἄρχοντες ὑμῶν.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ilaria Ramelli, Luke 23:34°: Z case Against its Athetesis, Sileno, 2010.
  • Ilaria Ramelli, Remission and Restoration betuin Luke and Acts: the Riddle of Luke 233,4 and the Role of the Syriac Translation (publikigota).