Paul Broca
Paul Broca | |
---|---|
Paul Broca: franca kuracisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Paul Pierre Broca |
Naskiĝo | 28-a de junio 1824 en Sainte-Foy-la-Grande, Francio |
Morto | 9-a de julio 1880 en Parizo, Francio |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Medicina Fakultato de Parizo |
Familio | |
Infanoj | André Broca • Auguste Broca |
Parencoj | Élisée Reclus |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • anatomo • antropologo • neŭrologo • biologo • politikisto • kirurgo |
Paul Pierre BROCA (naskiĝis la 28-an de junio 1824 en Sainte-Foy-la-Grande, Francio - mortis la 9-an de julio 1880 en Parizo, Francio) estis kuracisto, anatomiisto kaj antropologiisto franca.
Lia vivo
Li estas infano plej kapabla, samtampe abituriento pri literaturo, matematiko kaj fiziko. Kiel deksepjarulo li iĝas lernanto en la medicina lernejo kaj akiras la diplomon je la aĝo de 20 jaroj. Je tiu aĝo liaj samtempuloj nur komencas la medican lernadon.
Lia granda eltrovo
Tio kio igas lin pleje konata en la medicinhistorio estas la trovo de la parolareo en la cerbo, nun "Broca Areo"". Ĝi situas la frunta lobo. Li atingis tiun trovon per la studo de malsanaj afaziuloj, studante ilian cerbon, specife studante tiun de iu malsanulo kapaba eligi nur unu silabon, ripete. Broca elmontris ke li suferis lezon de la maldekstra fronta lobo. De tio li deduktas ke tiu pleje gravas en eligo de parolo.