Pavol Čarnogurský

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pavol ČARNOGURSKÝ (naskiĝinta la 22-an de januaro 1908 en Malá Franková, mortinta la 27-an de decembro 1992 en Bratislavo) estis slovaka politikisto dum la ekzisto de Slovaka ŝtato kaj kontraŭkomunisma disidento.

Li parlamentanis por Hlinka-partio (HSĽS) inter 1939 kaj 1945, do ankaŭ dum voĉdonoj pri kontraŭjudaj agadoj inklude de deportacio. Lia filo Ján Čarnogurský iĝis en 1991 registarestro de nova sendependa Slovakujo post disfalo de Ĉeĥoslovakio.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Čarnogurský estis instruisti apartenanta al la moderata alo de HSĽS. Post kiam li iĝis membro de la asembleo de la Slovaka republiko li loĝis en Vajnory kie li estris la Landan lernejon. Okaze de kunveno de la slovaka parlamento en februaro 1939 proponis laŭdis la mezuron de etnia uniformecigo de slovakaj lernejoj koncerne la instruistaron.[2] Dum la 2-a kunveno de la deputitoj en la 25.4.1939 li ĵuris fidelecon al la nova ŝtato.[3] Pri lia ĉeesto respektive voĉdono en la 15.5.1942 koncerne la finan solvon de la juda demando en Slovakio estas malklaraĵoj.[4]

Dum la Slovaka nacia ribelo li forlasis la ĉefurbon reirante al la hejma vilaĝo. Post la Dua mondmilito li partoprenis kunvenon de junaj katolikaj intelektuloj kun intenco fondi novan katolikan parton kiel alternativon al nur du postmilite permesitaj frakcioj (t.e. Demokratia Partio (DS) kaj Komunista partio).[5] Tio ne efektiviĝi povis ankaŭ ĉar DS proponis al katolikoj sekvi la t.n. Aprilan interkonsenton kio ebligis al DS venki dumbalote. Post arestiĝo Čarnogurský informis la kaŝpolicanoj en la 16.6.1946 post priesplora demando en Ilava pri detaloj de la menciita kunveno de katolika grupo. Li iĝis viktiom de kampanjo de komunistoj kontraŭ nekomunismaj politikistoj kej kondamnitis kune kun anoj de DS (i.a. Miloš Bugár kaj Ján Kempný) en majo 1948 je malliberiĝo de 15 monatoj.

Dummilite li estis estrarano de Slovaka Ĝenerala Kreditbanko kie li ekkontaktis Magda Husáková-Lokvencová, la unua edzino de Husák. Post la dua arestiĝo de Husák en marto 1944 li pretis interveni ĉe Alexander Mach, ministro pri internaj aferoj. Post februaro 1948 li rajtis labori en la biblioteko de la Teknika universitato en Bratislavo kaj poste kiel administranto sur Kastelo Červený Kameň kie li ankaŭ responsis pri la aranĝo de meblomuzeo.[6] En januaro 1951 li denove arestitis.

Notoj[redakti | redakti fonton]