Pedaliacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pedaliacoj
Uncarina grandidieri
Uncarina grandidieri
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Pedaliacoj Pedaliacae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pedaliacojsezamacoj (Pedaliacae) estas preskaŭ (kun escepto de genro Sesamothamnus) moltigaj plantoj, kiu oftas en Afriko. La floroj estas kvinpartaj, ĉe multaj genroj (Rogeria, Holubia) la korolo portas dorsoflanke etan spronon.

La familio enhavas 13 genrojn :

  • Ceratotheca
  • Dicerocaryum
  • Harpagophytum
  • olubia
  • Josephinia
  • Linariopsis
  • Pedaliodiscus
  • Pedalium
  • Pterodiscus
  • Rogeria
  • Sesamothamnus
  • Sesamum
  • Uncarina.

Plej konataj specioj estas:

  • sezamo (Sesamum) havas 18 speciojn kun vivareo de Orient-Afriko kaj Sud-Azio.
    • sezamo (Sesamum indicum) la plej grava specio de la genro sezamo. Ĝi estas unujara herbo kun duope kontraŭesidantaj simplaj folioj, kun unuopaj, neregulecaj (rozkoloraj, sonorilsimilaj) floroj en la folianguloj kaj kun kapsuloj enhavantaj multajn platajn, obovalajn, tre oleoriĉajn grajnojn, pro kiuj la planto estas kulturata en Azio. La sezama oleo estas uzata kiel manĝoleo kaj por margarin- kaj sapofanrikado. (ankaŭ Sezamo estas magia vorto ĉe Mil kaj unu noktoj; sezamoido) Ĝi estas la plej praa oleoplanto de la homaro vivanta en la subtropika, tropika parto de Afriko, Azio. La fruktoj longas 2,5 cm, la grajno entenas ĉ. 58% oleon. La oleo havas antioksidiĝa efiko, ki certigas la elstaran, daŭran kvaliton. De la semado ĝis la rikolto bezonas nur 2,5-3 monatojn.
  • Josefinio (Josephinia) havas dornajn fruktojn.

Fotaro