Pembroke Dock estas la tria plej granda urbo de Pembrokeshire, Kimrio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 8 676 loĝantojn.
La urbo fondiĝis en 1814 kiel mararmea dokejo. Meze de la 19-a jarcento konstruiĝis kazerno kaj fortikaĵoj. La dokejo fermiĝis en 1926, kaj sekvis multe da senlaboreco ĝis 1931, kiam konstruiĝis flugarmea bazo. Pro tio, la 19-an de aŭgusto 1940 la germanoj bombis la bazon, kaj plurajn semajnojn bruliĝis naftocisternoj. La bazo plejparte fermiĝis en 1957, kaj denove estas multaj senlaboruloj.