Pembroke Dock

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pembroke Dock estas la tria plej granda urbo de Pembrokeshire, Kimrio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 8,676 loĝantojn.

La urbo fondiĝis en 1814 kiel mararmea dokejo. Meze de la 19-a jarcento konstruiĝis kazerno kaj fortikaĵoj. La dokejo fermiĝis en 1926, kaj sekvis multe da senlaboreco ĝis 1931, kiam konstruiĝis flugarmea bazo. Pro tio, la 19-an de aŭgusto 1940 la germanoj bombis la bazon, kaj plurajn semajnojn bruliĝis naftocisternoj. La bazo plejparte fermiĝis en 1957, kaj denove estas multaj senlaboruloj.