Penalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penalo fare de Bonaventure Kalou.

En team-ludaj sportoj la neologisma termino penalo estas malavantaĝo kontraŭ unu teamo kiel puno pro grava kulpo. Ĝi plej ofte konsistas en la okazo efektivigi certan ludmanovron sen la kutimaj malhelpoj fare de la alia teamo, aŭ en daŭra aŭ tempa forsendo de ludanto.

  • En futbalo penalo konsistas en ŝoto el distanco de 11 metroj (12 jardoj) al la kontraŭa golejo, defendata nur de la golulo. (futbalslange: dekunumetraĵo)
    Alia penalo estas forpelo de ludanto (per montro de ruĝa karto), kiun lia teamo ne rajtas anstataŭigi.
  • En manpilkado penalo estas algoleja ĵeto el distanco de 9 aŭ 7 metroj.
  • En glacihokeo penalo estas
    • kelkminuta forpelo de ludanto, aŭ
    • libera atako de unu ludanto kontraŭ nur la golulo de la kontraŭa teamo.
  • En korbopilkado penalo por persona faŭlo estas libera ĵeto al la korbo. Penalo por du "teknikaj faŭloj" (malsporteco) estas forpelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]