Pentatlono
Pentatlono estas konkurso de 5 atletikaj disciplinoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj πεντα [penta] (kvin) kaj kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de pentatlono eblas neologisme nomi pentatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.
Atletikaj pentatlonoj
Dum la historio de moderna atletiko, estis pluraj pentatlonoj de malsamaj unuopaj disciplinoj. La nuntempe plej oftaj estas la sekvaj du variaĵoj:
Eventoj de klasika pentatlono |
---|
longosalto |
lancoĵeto |
200-metra kuro |
diskoĵeto |
1500-metra kuro |
Klasika pentatlono
La klasika pentatlono estis disciplino en la Someraj Olimpikoj de 1906 ĝis 1924. En la Somera Olimpiko 1912, Jim Thorpe gajnis la orajn medalojn kaj pri pentatlono kaj pri dekatlono, sed poste oni forprenis ambaŭ de li pro akuso de sportista profesieco. Liaj titoloj estis reatribuitaj al li nur 70 jarojn poste fare de la Internacia Olimpika Komitato.
Eventoj de sporthala pentatlono |
---|
60-metra barierkuro |
altosalto |
kugloĵeto |
longosalto |
800-metra kuro |
Sporthala pentatlono
Por ĉiu disciplino, poentoj estas atribuataj laŭ norma regularo. Tiuj poentoj povas esti kalkulataj ektemple en la retejo de la usona federacio de atletiko (USATf).[1] La sporthala pentatlono okazas ene de unu tago. Ĉiuj atletoj samtempe konkuras pri unuopaj disciplinoj, poste sekvas 30-minuta paŭzo kaj la sekva disciplino.
Laŭ la stato de somero 2012, Natalija Dobrinska havas la mondan rekordon de 5013 pentatlonaj poentoj, pri kio ŝi sukcesis la 9-an de marto 2012 en Istanbulo, Turkio.
La Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (angle International Association of Athletic Federations , IAAF), la tutmonda organizaĵo pri atletiko, havas virinan pentatlonan konkurson en la Sporthala Monda Ĉampionado de Atletiko. La sportistoj konkursantoj kutime estas fakuloj pri pentatlono, ĉar la disciplinoj de ambaŭ konkursoj similas. Ĝis la jaro 2000, viroj ankaŭ konkursis pri sporthala pentatlono.