Per arĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per arĉoColl’arco (it. „per la arĉo“), en la notoj nuntempe plejofte nur arco, signifas en la ludotekniko de la arĉinstrumentoj, ke la markita noto aŭ la sekvanta muzika pasaĝo estas ludenda per la haroj de la arĉo: arco estas la normala ludmaniero, kiu nur post plukado (pizzicato)- aŭ per ligno-pasaĝoj devas esti indikata.

La tempo, kiun bezonas muzikisto por reiri al la ludmaniero arco, dependas de la arĉa pezo. La transiro de arco al pizzicato resp. col legno estas malpli problema ol la malo, ĉar oni devas ĝuste teni la arĉon, por laŭregule ludi kun ĝi.