Perdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perdo estas

  1. seniĝo, per akcidento, de tio, kion oni havis, posedis, ĝuis,
  2. en fiziko, tiu parto de mekanika, elektra ktp energio, kiu foriĝas ĉe iu procedo senutile, ĉar ĝi estas konsumata ekzemple kaŭze de la varmiga efiko, de kirlokurentoj aŭ de kontraŭmagnetigo (ekzemple dielektrika perdo).

Laŭ la origina, unua signifo de la vorto, perdo povas esti seniĝo de materia objekto (kiel ekzemple "perdo de naztuko"B), seniĝo de kapablo (kiel ekzemple "perdo de vidsento"B) aŭ de alia nemateria aĵo (ekzemple "perdo de tempo"Z).

Kiel malo de la koncepto de perdo konsideriĝas trovo (hazarda ekhavo de io) respektive akiro (cela, konscia ekhavo de io). En ludokonkuro, perdo - ekvivalente al "malvenko" - estas la malo de venko.

Perdigi koresponde signifas fari, ke iu perdu ("Vi perdigas al mi la tempon, la paciencon"), kaj perdiĝi koresponde signifas fariĝi perdita ("La letero perdiĝis en la poŝto"B).

Juro

En jura vidpunkto atentindas, ke la perdo de objekto ne aŭtomate signifas perdon de la posedo pri ĝi. Kontraste al la konscia forĵeto de objekto, kiu signifas rezignon pri la posedo, perdita objekto principe ankoraŭ apartenas al la posedanto, kiu povas pledi rericevon, kiam iu trovas la aĵon kaj la posedanto povas iel pruvi sian posedon pri ĝi.

Ekonomiko

En ekonomiko, perdo estas la malo de gajno kaj profito, do egalas al la vortoj "malgajno" kaj "malprofito". En kazo de perdo la investo en projekton pli grandas ol la rikolto el ĝi.

Psikologio

El la vidpunkto de psikologio, perdo kutime ligiĝas al bedaŭro aŭ eĉ funebro - do aparte forta sento de bedaŭro en la kazo de morto de amata homo (aŭ eventuale ankaŭ de amata besto). Pro la daŭra ŝanĝiĝo de la vivaj cirkonstancoj, pro sia korpa aŭ psika evoluo, pro ŝanĝoj sociaj, politikaj aŭ ekonomiaj, la homo seninterrompe spertas perdon de

  • tempo,
  • la ĉeesto de karaj homoj,
  • sendependo,
  • sano,
  • memoroj,
  • memfido,
  • socia reputacio kaj
  • materia posedaĵo.

Komence tamen ankaŭ aperas novaj travivaĵoj, kiuj povas porti novan materiajn kaj nemateriajn valoraĵojn. Aparte en forte bedaŭrataj situacioj de grandaj perdoj tial gravas unuflanke permesi la funebron kaj aliflanke subteni la esperon pri la multaj novaj aspektoj de la plua vivo.

Armea lingvouzo

En la lingvaĵo de armeoj, "homaj perdoj" estas eŭfemismo por la mortigo de nesoldatoj kaj por la malhavo de luktopretaj soldatoj post batalomilito - pro mortigo, vundo aŭ malliberigo de soldatoj fare de la malamika armeo, sed ankaŭ per dizerto. Aldone perdita batalo povas signifi "materiajn perdojn", do detruon de armeaj kaj nearmaj objektoj, kaj "teritoriajn perdojn", do la malhavon de antaŭe posedita tereno.

Biologio

Pri vivo de endanĝeritaj specioj estas grava la koncepto de perdo de habitatohabitatperdo, kiu malbonigas la situacion de tiaj specioj pro malpliiĝo de la koncerna habitato, ekzemple senarbarigo en preciza geografia areo: insulo, valo ktp.

Citaĵoj el la fundamento de Esperanto

Citaĵo
 Akiro kaj perdo rajdas duopeZ 
Citaĵo
 Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitasZ 
Citaĵo
 Perdiĝas per pruntedono amiko kaj monoZ 

Vidu ankaŭ

  • la klarigon pri liko.