Perkomputile ciferece stirata

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

CNC estas akronimo por Computer(ized) Numerical(ly) Control(led) (= perkomputile ciferece stirata) kaj rilatas al perkomputila programado de ilproduktaj maŝinoj, kiuj - surbaze de CAM-generita programo - el metalaj (aŭ ali-materiaj) blokoj skulptu rapide kaj precize grandan nombron de kompleksaj partoj uzotaj kiel iloj en maŝinoj por aliaj produktoj. La programado sekvas kutime la normon ISO 6983 (aŭ en Usono al EIA-274-D, alinome G-kodigo).
CNC komenciĝis fine de la 40aj jaroj kiel pluevoluigo de (ne-diĝitaj) NC-maŝinoj (Numerically Controlled). NC-tekniko jam vaste uziĝis dum la Dua Mondmilito, por pli akceli la produktadon de armiloj oni insiste laboris pri la pluevoluigo al CNC, tamen ne sufiĉe rapide, por ke CNC ludu rolon en la vetarmado.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.cncci.com/
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.