Persa Irako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Persa Irako
Historia-geografia regiono
historia regionoprovinco [+]

LandoIrano



vdr

Persa Irako (perse عراق عجم; arabe عراق العجم), literumita ankaŭ Persia Irako, estas historia termino por la centr-okcidenta regiono de Irano, kun urboj kiaj Esfahano, Raj, Qazvin kaj Kashan. El la 11a al la 1a jarcentoj, la nomo Irako referencis al la du najbaraj regionoj: nome la araba Irako (ʿIrāq-i ʿArab) kaj la persa Irako (ʿIrāq-i ʿAjam). Araba Irako korespondis kun antikva Babilonio (nune centra-suda Irako), kaj Persa Irako korespondis kun antikva Medio (nune centr-okcidenta Irano). Ambaŭ regionoj estis separataj per la Zagros-montaro.[1][2]

Poste, ĝis la komenco de la 20a jarcento, la termino Irako en Irano estis uzata por referenci al multe pli malgranda regiono sude de Saveh kaj okcidente de Qom. Tiu regiono estis centrita al Sultanabad, kio estis renomita poste kiel Arak.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]