Persa leporhundo
Persa leporhundo | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
Lando de origino | ||||
Mezoriento | ||||
Alteco | ||||
| ||||
Klasifiko | ||||
| ||||
Rasaj normoj (FCI) | ||||
(anglalingve) | ||||
(francalingve) | ||||
(germanalingve) | ||||
(hispanalingve) |
La persa leporhundo estas raso de hundo, apartenante al la grupo de leporhundoj.
Ĝi havas muskolan, sveltan korpon, ĝi devenas el okcidenta Azio, eble ĝia origino reiras je egipta hundotipo Tesem. La rason oni bredas en la originaj landoj dum jarmiloj inter la samaj kondiĉoj. La arabaj beduinoj komencis la bredadon de persa leporhundo antaŭ bredado de la fama araba ĉevalo. Ĝi havas du ĉeftipojn, la kurt-haran kaj la "plumitan". La "plumita" havas pli longajn harojn sur la kruroj, vosto kaj oreloj. Ĝi havas diversajn kolorojn.
La nomo salukio originas el malaperinta urbeto Saluq en suda Arabio aŭ el la mezopotama urbo Seleukia ĉe Tigriso. Originale, oni uzis la salukion dum ĉasado ja gazeloj kaj leporoj. Male al aliaj hundoj, ĝia utileco alportis por tiu hundo estimon inter la muslimoj kaj nomas ĝin en literaturo kiel donacon de Alaĥo. La hundo povis eĉ dormi en la tendo.
-
Ludanta persa leporhundino
-
Persa leporhundido
-
Persa leporhundidoj
-
Mapo (norvegalingve)
-
Kurantaj persa leporhundoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.ankc.org.au/home/breeds_details.asp?bid=24 greke http://www.nzkc.org.nz/br484.html