Perua nova suno
Perua nova suno | |
---|---|
leĝa valuto • valuto | |
Ŝtato: | Peruo |
Subdivido: | 100 centimoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | PEN |
Mallongigo: | S/. |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 2,79400 PEN 1 eŭro = 3,98162 PEN (la 4-an de novembro 2010) |
La perua nova suno (hispane nuevo sol peruano, prononco [ˈnweβo ˈsol], pluralo nuevos soles) estas la nacia valuto de Peruo. Unu nova suno estas dividita je cent centimoj (hispane céntimos). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas PEN. Ĝi validas ekde novembro 1991.
Etimologio
La nomo estas reveno al la historia perua valuto, la "perua suno" aŭ hispane "sol peruano" kiu uziĝis de la 19-a jarcento ĝis la jaro 1965. Kvankam la fonto de "sol" estas la latina vorto "solidus" (en Esperanto "solida"), historia romia monero, la nomo tamen en la hispana lingvo havas la signifon "suno", kaj tiel ankaŭ tradukiĝas al Esperanto. Estas kontinueco do al la nacia valuto valida inter 1965 kaj 1991, la "perua intio", kiu estis nomita laŭ "Inti", la suna dio de la inkaoj.
Eksteraj ligiloj