Petaĥ Tikva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petaĥ Tikva (hebree פתח תקווה, Pordo de la espero, arabe بتاح تكفا; ankaŭ Petah Tiqwah, Petah Tikva) estas urbo en Israelo, situante en Guŝ Dan, kelkajn kilometrojn oriente de Tel Aviv. Petaĥ Tikva havas ĉ. 188.900 loĝantojn (2007) kaj tiel apartenas al la plej grandaj urboj de Israelo.

Historio

Petaĥ Tikva, 1912

La unuan setlejon fondis en 1878 setlistoj el Jerusalemo. Ĝi estis la unua juda kamparana setlejo („moŝavao“) en la tiama Palestino; pro tio ĝi ricevis ankaŭ la kromnomon „Patrino de Moŝavot“.

La setlejo havis poste gravajn problemojn pro la misrikoltoj kaj malario. Oni do sekigis la malariajn marĉojn kaj la loko iĝis centro de la kultivado de citrusoj. Ekde 1888, la setlistoj ricevis apogon de barono Edmond de Rothschild, kiu apogis diversajn setlejajn projektojn en la tiama Palestino. La komunumo kreskis dum la tempo kaj en 1937 ricevis eĉ la urborangon.

Hodiaŭa urbo

Konstruaĵo de la urba administracio

Petaĥ Tikva estas hodiaŭ urbo, kie memorigas la agrikulturan pasinton nur la t.n. verdaj ĝardenoj en la urbocentro. La centra kolono de la ekonomio estas la industrio, precipe en branĉoj de tekstaĵoj, metalo, nutraĵoj kaj ligno. En Petaĥ Tikva havas ankaŭ la sidejon de la dismonde aganta farmacia konzerno Teva.
La turismo ne gravas en la urbo, en la proksimo situas rivero Yarkon en la Nacia Parko Jarkon-Afek.

Eksteraj ligiloj