Peter Klashorst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
pentraĵo "Enigma"
Peter Klashorst en nuda memprezento
foto titolita "Eksperimenta"

Peter Klashorst (naskiĝis la 11-an de februaro 1957 en Santpoort, komunumo Velsen, Norda Holando; plena nomo Peter van de Klashorst) estas nederlanda fotisto, skulptisto kaj pentristo. Li specialiĝis pri la pentrado kaj fotado de plejparte nudaj junaj virinoj el Nederlando, Afriko kaj Tajlando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Peter Klashorst kreskis en Haarlemo kaj en 1981 finis siajn studojn pri arto en la Gerrit Rietveld akademio en Amsterdamo. Li havas du infanojn, Elisabeth kaj Frederick, kies patrinoj estas afrikaninoj kaj laŭ aserto de la artisto estas putinoj.[1]

En la 1980-aj jaroj la pentristo apartenis al la nederlanda artista grupo After Nature, kiu por sia arta kreado remalkoveris la ekspresionismon kaj nuntempe kalkuliĝas en la arta ĝenro "Novaj Sovaĝuloj". En 2000 li en la islame dominita ŝtato Senegal malliberiĝis pro sia arto kaj pasigis plurajn semajnojn en karcero. Oni akuzis lin eluzi putinojn kaj produkti obscenajn verkojn.[2]

En 2003, Robert Vuijsje publikigis biografion de Peter Klashorst sub la titolo "King Klashorst". En la jaroj 2003 kaj 2006 la artisto dufoje sensukcese provis per novaj politikaj partioj atingi politikajn postenojn en regionaj balotoj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Premio Johan kaj Titia Buning-Brongers
  • 1983: Koninklijke subsidie voor de Vrije Schilderkunst ("Reĝa Premio por Libera Pentroarto")

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Groot et al: After nature. Galerio Jurka, Amsterdamo 1989 (katalogo por la ekspozicioj de Bart Domburg, Jurriaan van Hall kaj Peter Klashorst en la galerioj Jurka, Hans Gieles kaj Torch en Amsterdamo).
  • Mieke Rijnders, Geurt Imanse: Over schilderkunst. Pieter Holstein, René Daniels, Peter Klashorst. Nederlandse Kunststichting, Amsterdamo 1983 (katalogo por ekspozicio en Amsterdamo 1983).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosa de Sousa: nederlandlingva intervjuo kun Peter Klashorst
  2. Gazeto NRC Handelsblad: "Klashorst wil niet worden vrijgekocht", 2-a de majo 2000 (nederlande)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]