Peter Schmidt (tersciencisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peter SCHMIDT [peter ŝmit] (naskiĝis la 17-an de junio 1939 en Gerstungen, mortis la 6-an de februaro 1999 en Freiberg) estis germana tersciencisto kaj bibliotekisto.

Vivo

Peter Schmidt iĝis ministo kaj laboris dum ioma tempo en Turingiaj minejoj. En la jaro 1959 li komencis studi geologion en la Bergakademie Freiberg (Minakademio de Freiberg). Post la diplomo li ankaŭ studis geofizikon ĉe la renoma profesoro Otto Meißer.

Ekde 1968 li laboris en la biblioteko de la minakademio. En 1969 li doktoriĝis. Iom poste li iĝis kuratoro de la antikva kolektaĵo de la biblioteko, tiun ĉi taskon li plenumis ĝismorte.

Schmidt publikigis pli ol 450 verkojn pri tersciencoj kaj pri ties historio. Grava temo de liaj esploroj estis la vivo kaj la verkaro de Abraham Gottlob Werner. Kune kun la estrino de la biblioteko de la universitato en Leoben (Aŭstrio) li iniciatis la simpozion Das kulturelle Erbe in den Montan- und Geowissenschaften (La kultura heredaĵo en la minado kaj la tersciencoj), kiu unuafoje de la 20-a ĝis la 23-a de septembro 1993 okazis en Freiberg. Li krome eldonis fakĵurnalon pri la historio de la tersciencoj, engaĝiĝis en aro da ĉi-fakaj laborrondoj kaj iniciatis monumenton pri Alexander von Humboldt kaj Johann Carl Freiesleben, kiu la 14-an de junio 1995 estis inaŭgurita en Freiberg. Por financi la monumenton li kune kun aliaj aŭtoroj verkis pri Freiberg urban gvidilon.

En la jaro 1999 li organizis simpozion okaze de la 250-a naskiĝtago de Abraham Gottlob Werner, sed meze inter la preparlaboroj li subite mortis.

Dum la 5-a simpozio pri la kultura heredaĵo en la minado kaj la tersciencoj en Golden oni unuafoje honore al Peter Schmidt disdonis la premion Peter-Schmidt-Award. Tiu ĉi premio honoras apartan engaĝiĝon pri la konservo de kulturaj heredaĵoj.

Literaturo

  • Non sibi sed publico = Nicht für sich, für die Allgemeinheit : Dr. Peter Schmidt (1939 - 1999) ; Bibliographie seiner Veröffentlichungen / zusammengestellt von Angela Kießling. Veröffentlichungen der Universitätsbibliothek Nr. 134, Freiberg 2001 (biografio kaj bibliografio, germanlingva)
  • Mitteilungen der Deutschen Geophysikalischen Gesellschaft. 2/1999 (Nekrologo)