Petrópolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petropolo, portugallingve Petrópolis (Urbo de Petro), estas agrabla urbo en Ŝtato Rio-de-Ĵanejrio, fondita por esti somera ĉefurbo de Brazilo. Ĝia nomo devenas de la nomo de brazilaj imperiestroj, Petro la 1-a kaj Petro la 2-a. Ankoraŭ nune vivas tie brazilaj princoj, idoj de imperiestroj, pro tio, Petropolo estas alinomita "Imperia Urbo". Ankaŭ kelkfoje (tre malofte), brazilaj prezidentoj iras al Petropolo estri tie dum somero kaj la urbo iĝis brazila ĉefurbo dum kelkaj tagoj.[1]

Esperanto En Petropolo

Tie loĝis la unua brazila Esperantisto, d-ro Jácome Martins Baggi de Araujo, supera juĝisto en subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, kiu sciis Esperanton jam en 1896, kaj ĝin uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj Esperantistoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. En 1910 tie okazis la 3-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En 1945, Aquiles Lando Carmo reprezentis lokan movandon en 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

José Varanda, el Petrópolis, estis ano de organiza komitato de 1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro, kiu okazis en Niterói de la 5-a ĝis la 7-a de novembro 1953.

Referencoj

  1. Emperor Street (1860-1870). Alirita 2013-08-24.