Petro la 5-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro la 5-a

Petro la 5-a de Portugalio, kromnome la Espera, (Lisbono, 16an de septembro de 1837 - 11an de novembro de 1861), estis reĝo de Portugalio inter 1853 kaj 1861.

Li estis la plej aĝa filo de la reĝino Maria la 2-a kaj de la progeedza reĝo Fernando la 2-a. Don Pedro la 5-a estis laborema reĝo kiu, gvidata de sia patro, realigis radikalan modernigon en la portugala ŝtato kaj en ties infrastrukturoj. Dum lia reĝado, oni konstruis ŝoseojn, telegrafojn kaj fervojojn; oni realigis ankaŭ plibonigojn en la publika sansistemo.

Tiuj plibonigoj tamen ne utilis por savi la vivon de la juna reĝo kiu mortis pro ĥolero en 1861. Li estis edzigita al la princino Stefania de Hohenzollern-Sigmaringen (1837-1859) sed ili ne havis idojn, kaj pro tio la trono pasis al lia frato Luis.

Titoloj

Flago de Pedro la 5-a.
  • 16a de septembro, 1837 – 15a de novembro, 1853: Reĝa Princo, Duko de Braganzo
  • 15a de novembro, 1853 – 11a de novembro, 1861: Reĝo de Portugalio kaj de la Algarvo
  • Duko de Barcelos
  • Markizo de Vila Viçosa
  • Grafo de Ourém
  • Grafo de Barcelos
  • Grafo de Arraiolos
  • Grafo de Guimarães

Ornamoj