Philippe Soupault

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philippe SOUPAULT (naskiĝinta 2-an de aŭgusto, 1897 - mortinta 12-an de marto, 1990) estis franca verkisto kaj poeto, romanisto, kritikisto, kaj politika agitanto. Li prenis aktivan rolon en la Dadaisma movado kaj pli malfrue fondis la Superrealisman movadon kun André Breton. La unua libro de aŭtomata skribado, Les champs magnétiques (1920), estis kunverkita per Soupault kaj Breton. Post enmalliberejigo per la nazioj dum la Dua Mondmilito, Soupault vojaĝis al Usono sed poste reiris al Francio. Liaj verkaĵoj enhavas tiajn dikajn volumojn de poezio kiel Aquarium (1917) kaj Rose des vents (1920) kaj la romano Les Dernières Nuits de Paris (La Lastaj Noktoj de Parizo).

En 1957, li skribis la opertekston por la opero de Germaine Tailleferre "La Petite Sirène", bazita sur la rakonto de Hans Christian Anderson, "La Eta Sireno." La verko estis elsendita per Franca Nacia Radio en 1959.