Phoenix (biero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Phoenix beer bottle front crop.jpg
Botelo de Phoenix

Bierfarejo Phoenix estas la plej granda bierfarejo en Maŭricio. Ilia Phoenix Biero de tipo lager estas vaste distribuata en la insulo. La firmao ankaŭ havas ligojn kun Guinness Bierfarejo.

Phoenix Biero

Komenciĝis produktado de Phoenix Biero en 1963. Ĝi havas alkoholan kvanton de 5%, kaj ĝi estas difinita kiel "ora lager" de la produktantoj. Ilia maltita hordeo venas el Aŭstralio kaj Eŭropo. La biero estas vendata en boteloj de 65 cl. kaj 33 cl. kaj ladskatoloj de 33 cl. Ĝi ankaŭ estas havebla po glaso en lokaj trinkejoj kaj restoracioj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj