Pianotrio n-ro 1 (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pianotrio n-ro 1, B♭-maĵoro, op. 99, D 898 por piano, violono kaj violonĉelo estas verko, kiun Franz Schubert komponis verŝajne en la jaro 1828 . Ĝia prezentado daŭras proksimume 32 minutojn.

La verko[redakti | redakti fonton]

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

  • Allegro moderato
  • Andante un poco mosso
  • Scherzo. Allegro – Trio
  • Rondo: Allegro vivace

La tria movimento havas la klasikan formon de menueto, la trio memoras al malstreĉa valso.[1] La ĉefa temo de la lasta movimento similas al unu el la lidoj de Schubert, "Skolie". [2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Schubert mem donis al la verko la verknumeron 99. La komponaĵo balanciĝas inter energieco kaj lirikeco. Per tio ĝi ĝi kontribuas al unu de la multaj kliŝoj pri Schubert kiel komponisto, kiu facilmaniere kaj gaje majstraĵojn, sed atingas sian plenan majstrecon en la lirika formo de la lido. La pli nova esploro tamen klare pruvis, ke Schubert je sia malfrua verkaro ĝuste je la formo surpaŝis aliajn vojojn ol siaj modeluloj. En sia okupiĝo pri Beethoven li jen montras konscian forturniĝon tiu ĉi pro sia alispeca maniero de la temoformado kaj de ties evoluigo. Jen kial la B♭-maĵora pianotrio de ekstere efikas klasika, detale tamen prezentas multajn surprizojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EinsteinSchubert: A Musical Portrait, pj. 278-279
  2. Einstein: pj. 278-279

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de la ĉambromuzikaj verkoj de Schubert

Fonto[redakti | redakti fonton]

Einstein, Alfred (1951). Schubert: A Musical Portrait. New York: Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]