Piedras Albas
| Piedras Albas | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Ekstremaduro | |
| Provinco | Cáceres | |
| Urbestro | Antonia Fernández Hernández (PSOE) | |
| Retpaĝaro | [1] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 210 (2008) | |
| Geografio | ||
| Areo | 4,54 | |
Piedras Albas (Blankaj ŝtonoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas piedrasalbeños. La censita populacio en 2008 estis de 210 loĝantoj, tio estas malpli da sesono de la loĝantaro kiu estis meze de la 20a jarcento, antaŭ elmigrado (ĉirkaŭ 1,500).
Situo [redakti]
Piedras Albas estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Alcántara, je altitudo de 363 m kaj je nur 7 km de Portugalio; je 74 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 124 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 4,54 km². Estas enklavo ene de la municipa teritorio de Alcántara.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado. Iam estis dogano.
Demografio [redakti]
| Demografia evoluo de Piedras Albas inter 2001 kaj 2007 | ||||||
| 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 |
| 197 | 186 | 168 | 162 | 154 | 147 | 211 |
Kuriozaĵoj [redakti]
Je 7 km en direkto al Portugalio estas natura landlimo de la rivero Erjas, kie estas ponto kopio de la fama romia ponto de Alcántara.
La zarzuelo Luisa Fernanda estis verkita en tiu vilaĝo kaj parto de la agado okazas en la ĉirkaŭaĵo de la landlimo en bieno nomata "La Puente".

