Pierre Savorgnan de Brazza
Pierre Savorgnan de Brazza (naskiĝis la 26-an de januaro 1852 en Castel Gandolfo, mortis la 14-an de septembro 1905 en Dakaro) estis italdevena franca oficiro de mararmeo kaj esploristo, pioniro de franca koloniigado en Centra Afriko.
Honore al li la ĉefurbo de la Respubliko Kongo nomiĝas Brazavilo.