Uzanto-Diskuto:Lohengrin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Lohengrin!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 15:07, 7. Jun 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 22:59, 27. Okt 2006 (UTC)


Kompreneble mi ne kontraŭas, dankon. --Lohengrin 13:52, 28. Okt 2006 (UTC)

Saluton Przemysław, mi tradukis laŭ la pola lingvo artikolon pri ritualo. Ĉu vi povus kontroli la tradukon kaj eventuale korekti ĝin aŭ alskribi ion el la pola (memkompreneble se vi volos)? Dankas --Petr Tomasovsky 14:47, 11. Jun 2007 (UTC)

Majuskligo de familiaj nomoj[redakti fonton]

Antaŭ pluraj monatoj, ni balotis pri la majuskligo de familiaj nomoj. La rezulto estis kompromiso: Majuskligo de la familia nomo por la unua apero en la artikolo. Vidu: Vikipedio:Baloto pri majuskligo de familiaj nomoj. Bonvolu ne minuskligi la familiajn nomojn en artikoloj. Amike salutas Yekrats 12:06, 5. Aŭg 2007 (UTC).

Do, mi eble rimarkis nur, ke la decido estis ne majuskligi ie ajn nomojn. Pardonu pro misago --Lohengrin 18:42, 5. Aŭg 2007 (UTC)

Mi skribis egan laŭ kvanto artikolon pri la pola literaturo. Mi estas certa ke mi povus erari do mi volas Vin inviti al tiu paĝo. Se Vi trovos ian eraron mi petas Vin ke Vi ĝin korektu. Bondezirojn--Divi leschi genus amo 21:43, 26. Aŭg 2007 (UTC)

Estas vorto kiu mi ne scipovas traduki je esperanto. Pole ĝi estas „Kasztelania’’, germane – „Kastellanei“ kaj angle – „Castellany”. Ĉu tio estos esperante: “kastelumo” aŭ “kastelestrumo” aŭ eble “kastelmastrumo”? Dankon pro respondo. La rango “kastelumo???” farigis la kastelon kiel fortreso en kiu regis anstataŭ princo - kastelmastro. La kastelmastro estris pri kasteluma tereno kaj pri kasteluma loĝantaro. En PIV-on nur estas: kastelestro, kastelmastro = nobela sinjoro, kiu posedas kastelon. Platanacero 12:55 , 21. Sept 2007 (UTC)
Dankon pro Via helpo. Mi pensas, ke "kastelestrujo" estas plej ĝusta. Platanacero 11:16, 01. Okt 2007 (UTC)

Nova peto[redakti fonton]

Mi ne havas PIV, kaj en vortaroj, kiuj mi havas ne estas tradukoj por jenaj vortoj.
1. pole ĝi estas “Maswerk’’, germane – “Maßwerk “ kaj angle – “Tracery”.
2. pole ĝi estas “Wimperga’’, germane – “Wimperg “ kaj angle – “Wimperg”.
3. pole ĝi estas “Basteja’’ kaj germane – “Bastei. Eble Vi scipovas traduki.

Platanacero 17:15, 03. Okt 2008 (UTC)

Saluton, mi verkis mapojn pri Eo-historio, sed dubas pri la kvalito. Ĉu vi interesiĝas helpi?--Ziko 18:28, 7. Okt 2008 (UTC)

Saluton Lohengrin, vidante ke vi anstataŭis siglon per mallongigo, mi rekomendas al vi, ke vi tralegu en PIV pri siglo. Kerio 14:15, 23. Okt 2008 (UTC)

Ordeno de Blanka Aglo[redakti fonton]

Saluton Lohengrin, mi rigardis aldonojn kun via ŝablono pri Ordenitoj de Blanka Aglo kaj mi forte dubas, ke Amanullah Ĥan estus ordenita per ĝi. Ĉu vi ne eraris? Kerio 14:47, 1. Nov 2008 (UTC)

Eĉ ne la pola vikipedio en paĝo pri Reza Pahlavi (pl:Reza Szah Pahlawi) mencias tion, ke li estus ordenita per la menciita ordeno. Ĉu tio estis ŝerco de via flanko? Kerio 15:00, 1. Nov 2008 (UTC)
Se vi pensas, ke por mi Vikipedio estas taŭga loko por fari stultajn ŝercojn, vi eraras. Same vi eraras dirante pri la reĝo de Afganujo kaj lia honorigo per la ordeno. Ĉu vi scipovas la polan? En pola vikipedio efektive troviĝas informo pri tiu honorigo: en la artikolo pri Amanullah Ĥan la lasta frazo diras, ke dum la vizito en Pollando li estis honorigita per la Ordeno de Blanka Aglo; ankaŭ en la ĉefa artikolo pri la Ordeno estas indiko, ke li ricevis tion en 1928. Viaj fortaj duboj ne povas esti argumentoj; pruvojn elmontru estontece. Laŭ pluraj informfontoj unu jaron pli frue la ordenon ricevis reĝo Reza Pahlavi. Tiu indiko ankaŭ troveblas en vikipedio, kvankam ne ĉe ĉiuj biografioj estas tiaj indikoj. Krome gravas aldoni, ke la tuta listo de honorigitoj estas tre longa kaj la ordenon ricevadis vere diskutindaj personoj kiel ekz. Benito Mussolini --Lohengrin 20:04, 1. Nov 2008 (UTC)

Saluton Lohengrin, ŝajnas al mi ke via ŝablono bezonas aldonan </div>, ĉu ne? Moldur 20:19, 1. Nov 2008 (UTC)

Saluton. Eble jes, mi tute ne spertas pri ŝablonoj... bonvolu korekti se eblas --Lohengrin 01:50, 2. Nov 2008 (UTC)

Saluton. Mi ĵus vidis tiun vian artikolon. Por neslavoj la literumado nenion diras, ĉu vi scias ĉu iu povas traduki ĝin aŭ trovi esperantan tradukon?--kani 23:09, 19. Feb 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto[redakti fonton]

Saluton Lohengrin! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 22:02, 29. Jun 2009 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj[redakti fonton]

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Vi gajnis en la konkurso Monato de Vikipedio[redakti fonton]

Estimata vikipediisto,

nome de E@I kaj la vikipedia esperantista komunumo mi volas danki al vi pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio", okazinta dum la monato aprilo 2010, kaj pro ĉiuj redaktoj per kiuj vi kadre de la konkurso helpis evolui la plej grandan esperantlingvan enciklopedion. Mi havas la plezuron anonci al vi, ke post prijuĝo de via konkursa kontribuo la sep-kapa ĵurio atribuis al vi la 7-an lokon inter la trideko de partoprenintoj kaj decidis aljuĝi al vi premion.

Por ke ni povu bone organizi la dissendon de premioj al ĉiuj gajnintoj, mi petas vin ke vi kiel eble plej frue bonvolu sciigi al mi (responde al tiu ĉi mesaĝo aŭ retpoŝte al marek ĉe ikso punkto net) vian plenan paperpoŝtan adreson al kiu ni meze de junio 2010 povu la premion sendi. Pri la preciza konsisto de via premio ni informos vin en la venontaj tagoj, post kontaktiĝo kun ĉiuj gajnintoj kaj definitivigo de la premia disdivido.

Plenan liston de la rezultoj de la konkurso vi jam nun povas trovi ĉe www.vikipedio.net. Tie baldaŭ aperos ankaŭ pli detala analizo de la konkurso kaj listo de ĉiuj aljuĝitaj premioj.

Mi gratulas al vi pro via sukceso, refoje dankas pro via kontribuo kaj esperas ke vi ankaŭ estonte plu ĝuos kunlabori pri la projekto de Vikipedio en Esperanto.

Sincere,
Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:10, 2. Jun 2010 (UTC)
E@I-estrarano kaj prezidanto de la ĵurio

Atentigo pri privateco: Ni garantias al vi ke vian paperpoŝtan adreson (inkluzive de via vera nomo) ni uzos nur por efektivigi la dissendon de la premioj kaj nenie ĝin publikigos nek disponigos ĝin al neengaĝiĝintaj personoj. Ni komprenas, ke kelkaj vikipediistoj preferas resti anonimaj, kaj klopodos ilian anonimecon respekti.

Saluton el Francio![redakti fonton]

Kara Przemek! Mi ĝojas revidi vin en Vikipedio. Mi ĵus legis vian diskuteron pri la artikolo "Juro/Leĝo". Mi deziras al vi ĉion bonan, kaj esperas baldaŭajn interŝanĝojn vikipediajn kaj alirimedajn! Amike via Xavier Dewidehem 22:03, 25. Jul 2010 (UTC)

Se temas pri Komorowski, li ne nur ne estas nune prezidento de Pollando, tamen li ne estas ankaŭ portempa prezidento de Pollando, kiel vi skribis ĉe la artikolo pri li. Formale, devigojn de pola prezidento plenumas nun Grzegorz Schetyna - Marŝalo (Estro) de Sejmo. Amike, --Fiskot (diskuto) 18:04, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Ekzakte, mi forgesis aldoni informon pri la fino de la portempeco. Tamen ne valoras tion korekti, ĉar jam morgaŭ (verŝajne!) la informon pri la portempeco ni povos forviŝi :) --Lohengrin 20:51, 5. Aŭg 2010 (UTC)

Witam, jestem "nowy" i jeszcze nie jestem bardzo zorientowany. Mam prośbę o przejrzenie artykułu. Czy wszystko jest OK. Pozdrawiam--CCCp 11:14, 5. Jan 2011 (UTC)

  • Przepraszam, wszystko OK , pozdrawiam--CCCp 11:46, 5. Jan 2011 (UTC)

Mi pardonpetas. Mi sisteme ŝanĝas y (kiu ne ekzistas en Esperanto) al i en nelatinalfabetaj nomoj, tamen mi ne konstatis, ke temas pri pola anstataŭ rusa. Ĉiukaze por Maksimilian ne estus malĝusta. Ĉiukaze mi remetis.--kani (diskuto) 18:22, 17 Jun. 2014 (UTC)

Maja puĉo[redakti fonton]

Saluton, Lohengrin. Dankon pro la nova artikolo Maja puĉo. Mi ĵus aldonis al ĝi la ŝablonojn {{lang-pl}} kaj {{lang|pl}} ĉirkaŭ pollingvaj tekstoj. Tio necesas, ĉar ja blindaj uzantoj uzas foliumiloj, kiuj legas la teksstojn. Sed alilingvaj tekstoj sonus strange kun esperanta prononco. Tial ekzistas lingvoindikaj ŝablonoj, pri kiuj mi lastatempe iomete okupiĝis.

Krome mi forigis ligilojn al la pola vikipedio faritaj de la tradukhelpilo ĉe ISBN-numeroj. Ni mem havas specialan paĝon pri tiaj numeroj, tiel ke ligilo al alilingva vikipedio superfluas. Sed mi ne scias, kial la tradukhelpilo entute metas tiajn ligilojn. --Tlustulimu (diskuto) 11:18, 10 Nov. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Lohengrin!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:47, 28 Nov. 2015 (UTC)

Venko en Traduka konkurso[redakti fonton]

Gratulon al via venko en la Traduka konkurso en la Esperanta Vikipedio en Novembro 2015!

Bonvolu sendi al mi vian poŝtan adreson al kiu mi povos sendi al vi vian premion.

Mi pardonpetas pro longa atendado kaj mi denove gratulas!

Amike ĉeforganizanto, KuboF (diskuto) 22:48, 13 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata kolego! Kiel mi certiĝis rezulte de esploro, la uzantokonto Wierzbowski apartenas al vi. Mi deziras doni al tiu uzantokonto statuson de mempatrolato, por tio ke viaj redaktoj per tiu uzantokonto ne aldonu laboron al patrolantoj. Ĉu vi konsentas? Gamliel Fiŝkin 18:34, 27 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Jes, ankaŭ tiu konto apartenas al mi. Iam, kiam oni kunigis ĉiujn vikipediajn kontojn, mi preterlasis la aferon - kaj jen la bedaŭrinda rezulto. amike --Lohengrin (diskuto) 19:31, 27 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne scias, ĉu ankoraŭ eblas unuigi uzantokontojn; provu viziti la paĝon m:Special:MergeAccount. Paliative mi povas doni al vi statuson de mempatrolato; ĉu vi konsentas? Gamliel Fiŝkin 21:03, 27 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi vidis ke vi malplenigis tiun kaj alian similan kategorion, sed ne komprenis kialon. Similaj kategorioj haveblas en aliaj vikipedioj kaj ili plu estas ligitaj al ili per intervikioj. Nun la kategorioj estas malplenaj, sed mankas peto pri ilia forigo, do tio povas daŭri longe.--RG72 (diskuto) 13:57, 30 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)[Respondi]