Pierrerue (Hérault)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Pierrerue en la departemento Hérault de Francio. En la departemento Alpes-de-Haute-Provence ekzistas plia, samnoma komunumo.
Pierrerue
komunumo
panoramo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Hérault
Kantono Saint-Pons-de-Thomières
Arondismento Béziers
komunumaro Communauté de communes
Canal-Lirou Saint-Chinianais
Situo Pierrerue
 - koordinatoj 43° 25′ 42″ N 02° 58′ 42″ O / 43.42833 °N, 2.97833 °O / 43.42833; 2.97833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 683 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 90 m s. m.
Areo 11,7 km² (1 170 ha)
Loĝantaro 291 (2012)
Denseco 24,87 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 34360
INSEE 34201
Situo de Pierrerue kadre de Francio
Situo de Pierrerue kadre de Francio
Situo de Pierrerue kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Pierrerue
Retpaĝo: www.mairiedepierrerue.fr

Pierrerue (jen france, okcitane resp. langvedoke Pèirarua) estas administra komunumo de Francio en la regiono Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon), en la sudokcidento de la lando. La komunumo situas 12 kilometrojn nordokcidente de la urbo Béziers kaj 40 kilometrojn nordokcidente de la plej proksima bordo de la Mediteranea Maro (plaĝo Valras-Plage).

En Pierrerue pasigis siajn lastajn vivojarojn kaj la 4-an de marto 2000 mortis la esperantisto Raymond Doury, multjara UEA-delegito pri mondcivitanismo, kiu ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj aktivis en la Pariza regiono, i. a. kiel delegito por Parizo, gvidanto de konversaciaj rondoj kaj redaktoro de la gazeto Paris-Esperanto.