Pikometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pikometro (simbolo: pm) estas SI-mezurunuo de longo, de 10-12 metroj. Ties mallongigo estas pm kaj oni uzas ĝin por la mezurado de atomaj distancoj. La atoma diametro estas de 50 ĝis 600 pm. La plej malgrandaj strukturoj – ekzameneblaj per lummikroskopo – grandas ĉ. 500.000 pm. La diametro de la atomkerno estas ĉ. 0,1 pm.

1 pm = 1 x 10-12 metro
1 pm = 1000 femtometro
100 pm = 1 Ångström
1000 pm = 1 nanometro