Metro
Metro (simbolo: m) estas la baza unuo por longo en la Sistemo Internacia de Unuoj (SI).
Tiu longo-unuo donis nomon al tuta sistemo de mezurado, la metra sistemo, kiu baziĝas sur strikte difinitaj bazaj unuoj kaj ties dekobloj kaj dekonoj, centobloj kaj centonoj, milobloj kaj milonoj, kaj tiel plu, kaj kiu realiĝas en iom diferencaj versioj, nuntempe ĉefe en la Sistemo Internacia. La metra sistemo estas aprobita en la tuta mondo kaj praktike uzata preskaŭ ĉie ekster Usono.
Enhavo |
[redakti] Historio
Laŭ la unua oficiala difino (1791), unu metro estis difinita kiel dekmilionono de kvarono de meridiano, tio estas dekmilionono de la distanco de la teraj ekvatoro kaj poluso. Post precizaj mezuradoj de meridianaj arkoj en Eŭropo kaj Peruo, oni konstruis tiel nomatan "arĥivan metron", platenan bastonon kun longo kiel eble plej ekzakte egala al la origina difino. Poste oni konstatis, ke difini la bazan unuon per mezuro de la Tero estas nepraktike kaj eĉ iom dubsence, kaj la arĥiva metro mem akiris statuson kiel difinilo de la nova longo-unuo.
Internacie la metro estis akceptita nur en 1867, post kiam la Asocio por Eŭropa Gradomezurado, antaŭaĵo de la hodiaŭa Internacia Geodezia Asocio, decidis oficialigi ĝin en la tuta Eŭropo. Post pluraj Ĝeneralaj Konferencoj pri Pezoj kaj Mezuroj, estis subskribita la internacia Konvencio pri la Metro (1875) kaj fondita la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj. La nova Buroo produktis novajn metro-etalonojn, kun kversekco ikso-forma, el plateno-iridio, kaj en 1899 unu el ili estis elektita la nova prototipo de la metro. La prototipo estas daŭre konservata en Parizo, en kondiĉoj tiam difinitaj.
La scienco kaj tekniko de mezurado evoluis, kaj en 1960, okaze de la ekstarigo de la Internacia Sistemo de Mezurunuoj, oni decidis adopti novan, pli precize kompareblan difinon: ekde tiam, unu metro egalis 1 650 763,73-oble la ondolongon de difinita radiado de kriptono (la transiro de kriptono-86 inter energio-statoj 2p10 kaj 5d5, la oranĝa spektrolinio de kriptono).
La difino de 1960 validis ĝis 1983. Tiam, la 17-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj akceptis eĉ pli precize mezureblan normon: unu metro egalas la distancon, kiun lumo trapasas en vakuo en unu 299 792 458-ono de sekundo. Tiu nova difino samtempe fiksas la lumrapidon, kiu ekde tiam do estas ekzakte 299 792 458 metroj en sekundo.
La redifinoj en 1960 kaj 1983 kompreneble ne celis ŝanĝi la metron, nur doni bazon por pli preciza mezurado.
[redakti] Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
| Dekonaj unuoj | Dekoblaj unuoj | |||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo | |
| 10–1 m | dm | decimetro | 101 m | dam | dekametro | |
| 10–2 m | cm | centimetro | 102 m | hm | hektometro | |
| 10–3 m | mm | milimetro | 103 m | km | kilometro | |
| 10–6 m | µm | mikrometro | 106 m | Mm | megametro | |
| 10–9 m | nm | nanometro | 109 m | Gm | gigametro | |
| 10–12 m | pm | pikometro | 1012 m | Tm | terametro | |
| 10–15 m | fm | femtometro | 1015 m | Pm | petametro | |
| 10–18 m | am | atometro | 1018 m | Em | eksametro | |
| 10–21 m | zm | zeptometro | 1021 m | Zm | zetametro | |
| 10–24 m | ym | joktometro | 1024 m | Ym | jotametro | |
La mezurunuo metro estas tre taŭga por priskribi aferojn el la ĉiutaga homa vivo; la alteco mem de la averaĝa homo estas tute komparebla al metro. Tamen, ankaŭ bezonatas kaj vaste uzatas dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj de la metro, kies nomojn eblas formi per la oficialaj prefiksoj de SI.
La ĉefaj dekonaj mezurunuoj estas la jenaj.
- Unu decimetro (mallonge dm) korespondas al dekono de metro aŭ 0,1 m.
- Unu centimetro (mallonge cm) korespondas al centono de metro: 1 cm = 10-2 m oder 0,01 m. Centimetro do estas dekono de decimetro: 1 cm = 0,1 dm.
- Unu milimetro (mallonge mm) korespondas al milono de metro: 1 mm = 10-3 m aŭ 0,001 m.
- Unu mikrometro (mallonge µm, kie µ estas la litero muo el la greka alfabeto) korespondas al milionono de metro: 1 µm = 10-6 m = 0,000 001 m. Aŭ 1 µm = 10-3 mm, do milono de milimetro.
- Unu nanometro (mallonge nm) korespondas al miliardono de metro: 1 nm = 10-9 m. Aŭ 1 nm = 10-6 mm, do milionono de milimetro. Nanometro en metalo korespondas proksimume al la distanco de kvar najbaraj atomoj. La plej etaj strukturoj videblaj per optika mikroskopo grandas proksimume 200 - 500 nm groß. Por ekzameno de strukturoj pli etaj ol tiuj, uziĝas specialaj elektronikaj mikroskopoj. Vidu ankaŭ: Nanoteknologio
- Unu pikometro (mallonge pm) estas bilionono de metro: 1 pm = 10-12 m. La pikometro taŭgas por priskribo de longecoj de atomoj. La atomo de hidrogeno havas atoman radiuson de 37 pm. Pli grandaj atomoj atingas grandecojn de pli ol 200 pm. Ankaŭ la ondolongo de Gama-radioj mezuriĝas en pm.
- Unu femtometro (mallonge fm) estas la biliardono de metro kaj la bilionono de milimetro: 1 fm = 10-15 m. Femtometro uziĝas en la atoma kaj nuklea fiziko, por plifaciligi la skribadon de nombroj ekzemple de la diametroj de atomkernoj (proksimume 10 fm). Protonoj kaj neŭtronoj havas diametron de proksimume 1,6 fm.
La ĉefa dekobla mezurunuo estas kilometro (mallonge km), kiu korespondas al 1.000 metroj: 1 km = 103 m.
Pli grandajn longojn eblas priskribi per megametroj, gigametroj kaj tiel plu, sed en pluraj fakoj oni uzadas alternativajn mezurunuojn, kiuj estas pli facile kompareblaj al objektoj el la reala vivo, aŭ ĉiuokaze facile imageblaj. Ekzemple, parolante pri distancoj en la sunsistemo ofte uzatas la astronomia unuo, kiu egalas al la averaĝa distanco inter Suno kaj Tero. Pli grandajn distancojn oni priskribas per lumjaroj: lumjaro estas la distanco trairata de lumo en vakuo dum unu jaro.
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverbo pri metro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Mezuri laŭ sia metro. »
|
[redakti] Vidu ankaŭ
- Aĵoj de 1 Mm ĝis 1 Gm longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 1 km ĝis 1 Mm longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 100 m ĝis 1 km longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 10 m ĝis 100 m longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 1 m ĝis 10 m longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 1 dm ĝis 1 m longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 1 cm ĝis 1 dm longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 1 mm ĝis 1 cm longaj aŭ altaj
- Aĵoj de 1 μm ĝis 1 mm longaj aŭ altaj
- Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
- Lumrapideco
- Longo
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube
- http://physics.nist.gov/cuu/Units/meter.html
- http://www1.bipm.org/en/scientific/length
- http://www.mel.nist.gov/div821/museum/timeline.htm
- http://www.bipm.org/en/si/history-si/evolution_metre.html
[redakti] Referencoj
|
||||||