Anstromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anstromo, aŭ angstromo (mallongigo Å) estas mezurunuo de longo, egala al 100 pikometroj (do, 10–10m). Ĝi ne estas unuo de SI, kaj internaciaj normigaj organizaĵoj ĝin malrekomendas.

Oni ofte uzas ĝin en fiziko por mezuroj de atomoj, kemiaj ligiloj, kaj ondolongoj de videbla lumo; ĝian oportunon ilustras la fakto, ke la diametro de hidrogena atomo estas proksimume 1Å.

Ekvivalentoj[redakti | redakti fonton]

  • 1 Å = 10-10 m = 0,1 nm
  • 1 nm = 10 Å
  • 1 Å = 100 pm
La unikodaj difinoj

La simbolo unikoda[redakti | redakti fonton]

Unikodo entenas apartan signon por anstromo ĉe U+212B. Tamen preferindas la uzo de la sveda litero U+00C5, difinita per la normiga transformo unikoda.

Origino[redakti | redakti fonton]

Anstromo estas nomita omaĝe al la sveda fizikisto Anders Jonas ÅNGSTRÖM [ˈɔ̀ŋstrœm], unu el la fondintoj de spektroskopio.

La esperantaj vortaroj (ekz-e NPIV) donas por la mezurunuo oportunigitan esperantigon sen la ortografia g (kiu fakte malestas en la prononco de la lingvoj sveda, angla kaj aliaj, posedantaj la fonemon /ŋ/). Tio estas fonologie ĝusta, ĉar en Esperanto [ŋ] estas alofono de /n/, kaj tiel ni povas simpligi la langorompan karambolon /n-g-str/, kian postulus la meĥanika paŭsaĵo de la skriba formo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]