Pilko (ĵonglado)
Pilko estas el la iloj la plej uzataj per la ĵonglistoj. La pilkoj figuras la punkton, dum la klaboj figuras la linion kaj la ringoj ebenon.
Pilkaj specoj[redakti | redakti fonton]
La pilkoj malsamas laŭ la materio. Tre gravas iliaj ecoj: grandeco, pezo, resalteblo. Ili ĝenerele diametras ĉirkaŭ 6-7 centimetroj.
- Por aera ĵonglado, oni ĉefe uzas:
- semajn pilkojn: semoj en tuko;
- scenajn pilkojn: plastike, ĝenerale malplenajn;
- Por resalta ĵonglado:
- kaŭtĉukaj pilkoj: la pilko resaltas ĝis ĉirkaŭ 70%. Ne tro multekostaj, ili tamen malbone daŭreblas.
- silikonaj pilkoj: plikostaj, ili permesas resalto ĝis 80%, tre daŭriĝas kaj havas agrablan tuŝaĵon.
- Por kontakta ĵonglado:
- plastaj pilkoj pli grandaj.
- pilkegoj farita de nesolida plasto.
Mallonga historio[redakti | redakti fonton]
La uzo de pilkoj estas tre malnova, kiel pruvas la pilkludo ĉe mezamerika prasocioj kiel ĉe la Majaoj.
Per manoj: oni malkovris murpentraĵon en egipta tombo kie figuras ĵonglistoj 1794 - 1781 a.K.
La pilkoj estas tre uzataj por multaj nunaj ludoj, kiel piedpilko.
La kontakta ĵonglado plivastigas la uzadon de la pilkoj al la tuta korpo.
Pilkaj ĵonglistoj[redakti | redakti fonton]
Neplena listo de ĵonglistoj regantaj pli ol 9 pilkoj (la nombro de kaptoj estas inter krampoj):
- 9 pilkoj: pli ol 200 ĵonglistoj, Anthony Gatto la plej longe per 305 kaptoj;
- 10 pilkoj: ĉirkaŭ 20 ĵonglistoj: Anthony Gatto (15), Enrico Rastelli, Thomas Dietz, ktp.
- 11 pilkoj: Jason Garfield (14), Chris Fowler (13), Alvaro Palominos (12), Mark Thomas (11), Sam Hartford (11), Bruce Tiemann kromnome Boppo (11)
- 12 pilkoj: Ben Beever (12), Bruce Safarian (12)
- 13 pilkoj: Peter Bone (13)