Pista Sisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pista SISA [piŝta ŝiŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sisa Pista estis hungara eksterleĝulo, ŝafisto. Lia origina nomo estis (hungarsisteme) Benkó István. Pista estas karesnomo de István.

Pista Sisa [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1846 en ekstera parto de NagylócRimóc, li mortis la 15-an de novembro 1910 en ekstera parto de Rimóc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pista Sisa frekventis bazlernejon en Nagylóc, poste li estis ŝafisto en Iliny. En 1861 12 ŝafoj malaperis el la grego, tial la loka ĝendarmo tre torturis lin, spite tion ke pruvoj pri la ŝtelado mankis. Baldaŭ li estis ŝafisto en aliaj lokoj, sed en 1871 denove malaperis ŝafo. Li estis kondamnita je unu jaro. Post la liberiĝo denove malaperis ŝafoj, tial li denove sidis en prizono. Li sukcese rifuĝis kaj li aranĝis banditan trupon. Ili rabadis drinkejestrojn kaj aliajn personojn. En 1873 li murdis la menciitan ĝendarmon. Post 2 jaroj li estis kondamnita, li liberiĝis en 1894, poste li estis servisto en diversaj lokoj. Li edziĝis en 1901.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj legendoj, historioj

Fontoj[redakti | redakti fonton]