Planta komunumo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 14 Maj. 2009.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
En botaniko aŭ en biogeografio planta komunumo aŭ vegetala komunumo estas klasifiko de vegetalaj specioj karakterizita de preciza aspekto kaj fizionomio kiu, siavice, determinas karakteran pejzaĝon. Tiu fizionomio, nomita vegetaĵaro, permesas fari ĝeneralan priskribon je tre ampleksa skalo, kiu dependas de la specioj kiuj komponas la vegetalan formigon de la medio kie ili disvolviĝas. Tiuj povas esti, ekzemple: la arbaro, la manglejo, la stepo, ktp. Oni povas precizigi, en la aro de tiuj grandaj kategorioj, la vegetalajn formiĝojn pli konkretajn konstatante la ekologiajn sistemojn kiuj karakterizas ilin (arbaroj, stepoj, ktp.).

