Playa Girón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Playa Girón (Kubo)
Playa Girón (Kubo)
DMS
sunsubiro en Playa Girón

Playa Girón estas malgranda loĝloko ĉe la suda marbordo de la insulo Kubo, en la "golfeto de porkoj".

Proksime de Playa Girón en aprilo 1961 albordiĝis armeo da ekzilaj kubanoj, ekipitaj kaj subtenitaj de la usona registaro, cele al la konkero de la insulo kaj forpelo de la komunisma ŝtata reĝimo. Kiel konate, la konkero malsukcesis. Pri tiu afero vidu artikolon Invado de la Porkogolfeto. Iuj objektoj kaj ampleksaj informoj pri la armea albordiĝo videblas en loka muzeo. Playa Girón havas malgrandan flughaveneton.

Inter esperantistoj la loko aparte konatiĝis en somero 1990, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.