Plenuma povo
Plenuma povo aŭ ekzekutivo estas, laŭ la principo de la disigo de povoj, unu el la tri sendependaj ŝtataj povoj. Ĝi konsistas el la registaro kaj la ŝtata administracio. Same kiel la leĝdona povo, ankaŭ la plenuma povo rajtas doni regularojn. Tamen tiuj ĉi regularoj (ekzemple dekretoj) ne estu leĝoj, sed konkludoj el la leĝoj aŭ klarigoj pri ili.
- Vidu
- Disigo de povoj:
- • Leĝdona povo (legislativo) • Plenuma povo (ekzekutivo) • Juĝista povo (jurikativo)