Pluŝa urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pluŝa urso

Pluŝa urso estas pupa ludilo populara ĉe infanoj kaj kiel konsolilo kaj kiel ludilo. Pluŝaj ursoj ne estas veraj ursoj, sed ursoformaj pupoj.

Historio

Karikaturo de Clifford K. Berryman
Kopio de la unua pluŝa urso kun moveblaj membroj de la firmao Steiff en la muzeo Steiff en Giengen, Germanio

Laŭ legendo la unua pluŝa urso aperis post ĉaso kie Theodore Roosevelt konkursis kun amikoj por mortigi ursojn kaj aliajn bestojn kaj ne sukcesis. Aliaj kunĉasantoj kaptis urson kaj ligis ĝin al arbo. Ili ofertis al la prezidanto mortigi ĝin por ne esti la sola ĉasanto sen sukceso, sed li rifuzis, dirante ke tiu ago ne estas sporta.

Poste karikaturo aperis en ĵurnalo kaj ludilvendisto, nomita Morris Michtom, ricevis la permeson de Theodore fari ursoformajn ludilojn nomatajn "Teddy's Bears". El tiu ĉi nomo naskiĝis la nuna angla nomo "Teddy Bear". Kaj la nomo esperantlingva rezultas el la pluŝo kiu kovras tiajn ĉi ludilojn.