Pocket Birds of North America: Eastern region

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pocket Birds of North America: Eastern region
referencverko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Pocket Birds of North America: Eastern region estas referenclibro kaj kampogvidilo pri birdoj troviĝantaj en Nordameriko laŭ difino de la American Birding Association. Ĝi estis verkita kaj ilustrata de ornitologoj Elissa Wolfson kaj Stephen W. Kress. La libro havigas detalojn pri 810 birdospecioj, kun informo pri identigo, ekologio, voĉo kaj geografia distribuado. Ĝi enhavas kelkajn bildojn de ĉiu specioj, kaj estas kritike laŭdata ĉar ĝi inkludas bildojn de ĉiu birdospecio dumfluge. Oni aperigis du regionajn kampogvidilojn uzante la saman materialon kiel ĉe la The Sibley Guide to Birds en 2003; unu por la okcidenta duono de Nordameriko kaj alia por la orienta duono.

La libron eldonis la Usona Muzeo pri Naturhistorio (American Museum of Natural History) en 2017. La angla vorto pocket (poŝo) en la titolo rilatas ne al la birdoj, sed al la formato de la libro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]