Pogromo de Kielce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo Planty Nr. 7 en 2006 (kie okazis la pogromo)

La pogromo de Kielce estis kontraŭ-juda pogromo kiu okazis en la Pola urbo de Kielce, la 4-an de julio 1946. En ĝi 41 judoj estis mortigitaj kaj 82 estis vunditaj. Ĉi tiu pogromo estas aparte signifa en la juda historio, ĉar ĝi okazis nur kelkajn monatojn post la fino de la Holokaŭsto, kaj ĝi helpis konvinki la malmultajn judojn kiuj ankoraŭ restis en Orient-Eŭropo elmigri aliloke.

Kiam okazis la pogromo, la juda loĝantaro de Kielce konsistis el 200 judoj travivintaj la Holokaŭston kaj reirintaj hejmen post la milito. La pogromo komencis ĉar disvastiĝis la onidiro ke la judoj de Kielce forrabis kristanajn infanojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj