Polaj idiotismoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen listo de idiotismoj uzataj en pola lingvo:

  • piąte koło u wozu (kvina rado de ĉaro) - io/iu ĝenanta
  • ręka rękę myje (mano manon lavas) - sinapogo de homoj dum kontraŭleĝaj aferoj
  • owijać w bawełnę (ĉirkaŭvolvi per kotono) - paroli malprecize, eviti la temon
  • urwanie głowy (kapo-forŝiro) - granda laboro, multaj okupoj
  • ruski miesiąc (rutena/rusa monato) - tre longa tempo (en julia kalendaro monatoj finiĝas 12 tagojn pli malfrue, tial oni opiniis ke rusa monato estas pli longa)
  • flaki z olejem (intestoj kun oleo) - io tre teda
  • bułka z masłem (bulko kun butero) - io facila
  • wylać dziecko z kąpielą (elverŝi bebon kun banakvo) - luktante kontraŭ malbono, perdi ankaŭ bonan aspekton de iu afero
  • co ma piernik do wiatraka? (kiu rilato inter mielkuko kaj ventomuelilo?) - la menciitaj aferoj tute ne rilatas unu al la alia
  • siedzieć jak na tureckim kazaniu (sidi kvazaŭ dum turka prediko) - trankvile aŭskulti nenion komprenante
  • znaleźć się między młotem a kowadłem (troviĝi inter martelo kaj amboso) - troviĝi en grandegaj problemoj
  • kłamstwo ma krótkie nogi (mensogo havas mallongajn krurojn) - mensogo ĉiam evidentiĝas
  • wiercić komuś dziurę w brzuchu (bori al iu truon en ventro) - molesti, devigi iun fari ion
  • porywać się z motyką na słońce (fervori kun sarkilo al suno) - havi troigajn planojn
  • ryba psuje się od głowy (fiŝo putriĝas komence en kapo) - koruptado komenciĝas desupre
  • tonący brzytwy się chwyta (dronanto kaptas razilon) - homo kun problemego serĉas iun ajn solvon
  • człowiek strzela, Pan Bóg kule nosi (homo pafas, dio portas kugletaĵojn) - homo agas, dio decidas pri rezulto