Ponthieu (graflando)
El Vikipedio
La Ponthieu (pron. [pontije]; el la latina: pagus pontivus) estas nomo de malnova franca graflando. La ĉefloko estis Abbeville, la plej granda fortikaĵo Montreuil-sur-Mer.
Ponthieu estis franka graflando, jam menciita en la 7-a jarcento. Komence de la 8-a jarcento ĝin posedis Angilbert, bofilo de Karlo la Granda.