Ponto de Biskajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ponto de Biskajo

La Ponto de Biskajo, (ankaŭ konata kiel Ponto Biskajo, transporta ponto aŭ Ponto Palacio, hispane Puente de Vizcaya kaj eŭske Bizkaiko Zubia) estas transportilo kun transportiga boateto kiu liĝas la du bordojn de la rivero Nerviono en Biskajo (Hispanio), kaj inaŭgurita en 1893, la unua tiaspeca ponto en la mondo.

La ponto ricevas plurajn nomojn. Ĝia oficiala nomo estas "Ponto de Biskajo", kvankam ĝia plej populara nomo estas "Pendanta Ponto" al kiu kelkfoje oni aldonas "de Portugaleto", "de Geĉo" aŭ eĉ "de Bilbao". Ankaŭ ĝi foje estas nomata "Ponto Palacio", honore al la arkitekto Alberto de Palacio kiu planis ĝin.

La ponto havas 61 metrojn alte 160 metrojn longe. Ĝi estas uzata por la transportado de aŭtoj kaj pasaĝeroj. Ĝi estis la unua tiaspeca pendanta ponto kun boateto konstruita en la mondo kaj pro tio ĝi fariĝis modelo por multnombraj pontoj konstruitaj en Eŭropo, Afriko kaj Ameriko. Ĝi estas konsiderata kiel la transporta ponto plej antikva en la mondo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]