Portugaleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de Portugaleto

Portugaleto hispane Portugalete estas municipo de la provinco Biskajo, norde de Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Granda Bilbao kaj al la subkomarko Maldekstra Bordo.

Portugaleto havas 48.105 loĝantojn laŭ la datumoj de NIS en la jaro 2009. La municipo etendiĝas sur monteto inter la Estuaro de Bilbao kaj la rivero Ballonti. La tuta areo estas nur 3,21 km² pro kio ĝia loĝdenso (pli ol 15.000 loĝ./km²) estas la plej granda en tuta Eŭskio.

Portugaleto, laŭlonge de la 20-a jarcento ludis gravan rolon kiel dorm-urbo en la komarko Granda Bilbao, akceptante grandan parton de la enmigrado ĉefe el Kastilio-Leono kaj Galegio, kiu iris al Eŭskio inter la jaroj 1950 kaj 1970 dum la rapida industria akceliĝo de la regiono.

Post atingo de alta loĝdenso en la jardeko 1980, ĝi komenciĝis malkreski, ĉefe pro la laborĉesigo kaj la prezaltiĝo de la loĝejoj, kaj ankaŭ pro la tendenco je ĝenerala malkreskado kaj en Eŭskio kaj en Hispanio