Portugaleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Portugalete (metrostacio) kaj Portugalete (stacidomo).
Portugaleto
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 48920
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 629  (2023) [+]
Loĝdenso 13 903 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 3° 1′ U (mapo)43.319444-3.019583Koordinatoj: 43° 19′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 3,21 km² ( 321 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Portugaleto (Biskajo)
Portugaleto (Biskajo)
DEC
Portugaleto
Portugaleto
Situo de Portugaleto
Portugaleto (Hispanio)
Portugaleto (Hispanio)
DEC
Portugaleto
Portugaleto
Situo de Portugaleto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portugalete [+]
vdr

Portugaleto (hispane Portugalete) estas municipo de la provinco Biskajo, norde de Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Granda Bilbao kaj al la subkomarko Maldekstra Bordo.

Portugaleto havas 48.105 loĝantojn laŭ la datumoj de NIS en la jaro 2009. La municipo etendiĝas sur monteto inter la Estuaro de Bilbao kaj la rivero Ballonti. La tuta areo estas nur 3,21 km² pro kio ĝia loĝdenso (pli ol 15.000 loĝ./km²) estas la plej granda en tuta Eŭskio.

Portugaleto, laŭlonge de la 20-a jarcento ludis gravan rolon kiel dorm-urbo en la komarko Granda Bilbao, akceptante grandan parton de la enmigrado ĉefe el Kastilio-Leono kaj Galegio, kiu iris al Eŭskio inter la jaroj 1950 kaj 1970 dum la rapida industria akceliĝo de la regiono.

Post atingo de alta loĝdenso en la jardeko 1980, ĝi komenciĝis malkreski, ĉefe pro la laborĉesigo kaj la prezaltiĝo de la loĝejoj, kaj ankaŭ pro la tendenco je ĝenerala malkreskado kaj en Eŭskio kaj en Hispanio.


Vidaĵo de Portugaleto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]