Popolaltlernejo de Erfurto
La Popolaltlernejo de Erfurto (germane: Volkshochschule Erfurt) estas moderna universitato popola en la turingia ĉefurbo Erfurto.
La popolaltlernejo de Erfurto fondiĝis en la 23-a de marto 1919. Unu el la instigantoj estis la historiisto Johannes Biereye. Helpis krome la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften kaj la Porinstruista ligo. Ĝi estis unu el la unuaj popolaj universitatoj en Turingio kaj estas hodiaŭ la pli granda en la Liberŝtato.
Lokoj
La centra edukejo troviĝas en la lernejo Schottenschule (Schotten-strato nr. 7). La du filioj estas en Magdeburga Avenuo nr. 22 kaj Moskauer-strato 114.
Ofertoj
Por junuloj oni ofertas senkoste i.a. la programaron Kultur macht STARK.
Literaturo
Willibald Gutsche: Geschichte der Stadt Erfurt, eldonejo Boehlau, 1986, p. 393 sekv.