Pordofrapilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordofrapilo sur pordo de Palazzo Bartolommei

Per pordofrapilo oni povas indiki ke antaŭ la pordo staras vizitanto(j). La pordofrapilo en la plej multaj kazoj estas anstataŭigita per pordosonorilo aǔ tintilo. En kelkaj lingvoj oni povus diri ankaŭ alvokilo.

Plej ofte la pordofrapilo konsistas el movebla gisfera aŭ kupra ringo per kiu oni povas frapi kontraŭ la pordo. Multaj el tiuj estas belaj kaj gravaj artaĵoj, pro kio kvankam oni instalis pli modernan pordosonorilon por la sama pordo pli utila kaj ne tiom ĝena, la iama pordofrapilo restas kiel nemalhavebla parto de la porda tutaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]