Port Grimaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Port Grimaud [pOr grimO] estas vilaĝo en suda Francio, ĉe la Mediteraneo. La svisa arkitekto François Spoerry fondis ĝin dum la 1960-aj jaroj. Ĝi estas planita vilaĝo, uzanta tradician mediteranian arkitekturon.

Ĝi havas multajn kanalojn. Preskaŭ ĉiu domo havas ejon por boato. La vilaĝo aspektas kiel malgranda Venecio. En ĝia mezo estas preĝejo, oficejoj, vendejoj, restoracioj. Parto de la stratetoj estas fermitaj por neloĝantoj por gardi la privatan atmosferon de la loĝantoj. Por turistoj estas ebleco lui domon aŭ loĝejon, la posedanto profitas de tio.

La vilaĝo fariĝis modelo por aliaj similaj projektoj kiel Puerto de Mogan en Gran Canaria, Palm Islands en Dubajo).

Literaturo

Eksteraj ligiloj